Historio

Mallonga Informado

pri Angla-Usona Centro, la angla-usona pensiona lernejo en Mullsjö, Vestrogotio, Svedio:

  • La parcelon en Mullsjö oni komencis plani kiel anglan parkon por lernejo jam en 1916.
  • La pensiona lernejo nuntempe konsistas el dekunu konstruaĵoj, el kiuj kvar nur por somera uzo.
  • Proksimume 10.000 personoj, la plej multaj el Svedio kaj Finnlando, dum la jaroj ricevis instruadon pri la angla en la lernejo.
  • La lernejo estis fondita en 1924 de Mr. Charles Allwood el Marston Green en Warwickshire en Anglio. Li estis asistento pri la angla lingvo en svedaj lernejoj komisie de la Sveda Reĝa Lerneja Ĉefestraro.
  • Ekde sia komenco la lernejo funkciis kiel lingvolaboratorio por ellaboro de pli bonaj metodoj por la instruado de modernaj lingvoj, precipe de la angla.
  • La t. n. ”rekta metodo” estis uzata ĉe la Angla-Usona Centro kombine kun aliaj metodoj ekde la dudekaj jaroj. En 1942 kelkaj priskriboj de la novaj lernejaj metodoj lingvoinstruaj estis kolektitaj en la libro Levande språkundervisning (Vivanta lingvoinstruado). Kromaj priskriboj de la novaj metodoj troviĝas en Universiteten i en ny värld (1944) (La Universitatoj en nova mondo) kaj en Experiment i Mullsjö (1949) (Eksperimentoj en Mullsjö).
  • La tuta instruado pri la angla per radio en Svedio estis ekde 1925 gvidata de Mr. Charles Allwood dum dek kvin jaroj. La mezuradoj de la radiofonia kompanio montris, ke la nombro de lernantoj de liaj lecionoj ĉiusemajne tenis sin inter 300.000 kaj 400.000 personoj
  • La studoj de intonacio en lingvistiko estis enkondukita en Svedion de Mr. Keth Laycock, disĉiplo de Ida C. Ward, kaj instruisto ĉe Angla-Usona Centro ekde 1932.
  • La usona variaĵo de la angla estis instruata kiel egalvalora lingvoformo ĉe Angla-Usona Centro ekde 1934 – unue de Miss Edith Forbush, Pueblo, Kolorado.
  • ”New Criticism” de D-ro I.A. Richard, kiu poste fariĝis tre influa en Svedio, estis enkondukita ĉe Angla-Usona Centro en 1936. La metodo estis transigita al svedaj cirkonstancoj en la esploraĵo Läsare bedömer litteratur (1942) (Legantoj prijuĝas literaturon).
  • Debatojn laŭ angla stilo (kiel en la parlamento kaj Cambridge Union Society) oni praktikis ĉe Angla-Usona Centro ekde 1936.
  • La teatrosocieto MADS (Marstonian Amateur Dramatic Society) de la lernejo regule prezentis anglajn spektaklojn ekde 1936. Inter aktoroj kaj teatristoj kiuj debutis ĉe la lernejo estu menciitaj Kerstin Rabe (en Hamleto 1939), Lars Engström, Dan Lipschütz och Lars Forssell (en “Trial of a judge” de Stephen Spender 1945).
  • La lerneja gazeto ”The Eagle Eye” estis verkata kaj presata de lernantoj kaj instruistoj ĉiujare ekde 1939. Unua redaktoro estis Bengt Peters kaj unua presisto estis Tom Alwerud. En 1945 Lars Forssell debutis kiel poeto en The Eagle Eye.
  • Instruado de pentrado okazis ĉe la lernejo ekde 1942. Inter la instruistoj oni rimarku Adja Yunkers, Nils Ryndel, Leo Pruul, Carl Nesjar, Igor Janczuk kaj Enelia Paz Gómez.
  • La unua sveda socia esploro ”Medelby” (1943) ”Mezvilagxo”) estis farita kaj verkita en kunlaboro kun interalie Gunnar kaj Alva Myrdal de la lernejo.
  • Verŝajne pli da skandinava poezio estas tradukita al la angla ĉe Angla-Usona Centro ol en iu ajn alia loko. Ekzemple Edith Södergran, Harry Martinson kaj Gunnar Ekelöf estis tradukitaj jam en 1947. Pli ol 200 aŭtoroj estis prezentitaj en la angla en 20th Century Scandinacian Poetry (1950). Nova, eĉ pli ampleksa prezento Modern Scandinacian Poetry estis pretigita komisie de Nordiska Kulturrådet (Nordia Kulturkonsilio) kaj Svenska Institutet (Sveda Instituto) 1981-82.
  • La Analektoj de Konfuceo estis tradukitaj al la sveda el la cxina cxe Angla-Usona Centro de la cxina auxtoro Hwang Tsu-Yü en 1949.
  • Unu el la konstruaĵoj ĉe la lernejo, (la Ĉina Pavilono), estas konstruita tute en ĉina stilo por honori Hwang Tsu-Yü pro liaj kontribuoj por konigi kaj aprezigi ĉinan kulturon en Svedio (1957).