Marston Hill

Marston Hill situas bele sur deklivo kun vido super la valo kaj lago de Mullsjö. Ekde 1924 Marston Hill estas interkultura centro. Dum tre longa tempo la ĉefa aktiveco konsistis el instruado de la angla kaj de angla-usona kulturo. Sed la aktiveco ankaŭ estis arta, literatura kaj sociscienca. Multaj serĉistoj kaj artistoj el multaj partoj de la mondo, ekz. Hindio, Ĉinio, Afriko kaj Eŭropo, vizitis Marston Hill.

Post kelkaj jaroj de interrompo la aktiveco nun estas rekomencita kun la celo establi interkulturan centron por vivkvalito. La celo estas gardi kaj peri ideojn de la tuta mondo kiel oni atingas pli altan vivkvaliton. Ekzemploj de tio povas esti tradiciaj eŭropaj, kiel skiado, migrado, biciklado, dancado, kanuado kaj golfo, sed ankaŭ ekstereŭropaj kiel qi gong kaj jogo. La temoj povas esti bonaj kaj nutraj manĝaĵoj de la tuta mondo, muziko kaj arto. Ankaŭ povas esti kreado de eblecoj por verkistoj kaj artistoj krei, samkiel por seminarioj kaj kursoj traktantaj interkulturajn demandojn, lingvojn kaj komunikadon.